Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15991)

Mi petegas al Vi, ho mia Dio, je Via nomo, kies splendoj ĉirkaŭas la teron kaj la ĉielon, ebligu al mi tiel cedi mian volon al tio, kion Vi dekretis en Viaj Tabeloj, ke mi ĉesu trovi en mi ian deziron krom tio, kion Vi deziras pere de la potenco de Via suvereneco, kaj ian volon krom tio, kion Vi destinas por mi de Via volo.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15992)

Gloro estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio, ke Vi gvidis min al la horizonto de Via Revelacio kaj kaŭzis ke estas mi menciata per Via Nomo. Mi petegas al Vi, je la disiĝantaj radioj de la Tagstelo de Via providenco kaj la hulantaj ondoj de la Oceano de Via mizerikordo, permesu ke portu mia parolo spuron de la influo de Via propra supera Vorto kaj per tio allogu la realecojn de ĉio kreita. Pere de Via miriga kaj nekomparebla eldiro estas Vi potenca fari kion ajn Vi volas.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15993)

Je la nomo de nia Eternulo, la Plej Sankta, la Plej Granda, la Supera, la Plej Glora!
Ho Dio , mia Dio! Vi vidas kiel Via servanto turnas sian vizaĝon al Vi kaj sopiras havi la honoron plenumi tion, al kio li estas alvokata en Via Libro. Dekretu Vi, per Via Plej Supera Plumo, por li tion, kio altiros lin al la Plej Sublima Pinto. Vi, vere, estas la Edukanto de la mondo kaj la Sinjoro de ĉiuj nacioj, kaj Vi, vere, estas la Potenca, la Ĉion-Subiganta, la Ĉiopova.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15994)

Laŭdegata estu Via nomo, ho mia Dio, ĉar manifestis Vi tiun Tagon, kiu estas la Reĝo de la Tagoj, la Tagon, kiun Vi en Viaj plej elstaraj Tabeloj anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj, la Tagon, dum kiu Vi verŝis la splendon de la gloro de ĉiuj Viaj nomoj super ĉio kreita. Granda estas la beniteco de ĉiu ajn, kiu direktiĝas al Vi kaj eniras Vian ĉeeston kaj kaptas la sonojn de Via voĉo.
Mi petegas al Vi, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene ĉirkaŭas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter Viaj geservantoj kaj vaste disverŝu Vian laŭdon inter Viaj kreitoj, tiel ke la ekstazoj de Via revelacio plenigu la animojn de ĉiuj, kiuj vivas sur Via tero.
Ĉar Vi gvidis ilin, ho mia Eternulo, al la vivantaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco, ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj ĉar Vi ilin vokis al Via tronejo, ne pelu ilin for el Via ĉeesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin, kio plene malligos ilin de ĉio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj sori tra la sfero de Via proksimeco, tiel ke povu ilin deteni de Vi nek la leviĝo de la subpremanto nek la sugestoj de tiuj malkredantaj je Via plej majesta kaj plej forta Memo.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15995)

Glorata estu Via Nomo, ho Eternulo, mia Dio! Mi petegas al Vi je Via potenco, kiu ampleksas ĉion kreitan, kaj je Via suvereneco, kiu transcendas la tutan universon, kaj je Via Vorto, Kiu kaŝiĝis en Via saĝeco kaj per Kiu kreis Vi la ĉielon kaj la teron, ke Vi ebligu al ni esti firmaj en nia amo al Vi kaj en nia obeado al Via deziro, kaj ke ni fiksu nian rigardon je Via Vizaĝo kaj celebru Vian gloron. Kapabligu nin, ho mia Dio, dissemi Viajn signojn inter Viaj kreitoj kaj gardi Vian Kredon en Via regno. Eterne ekzistas Vi sendepende de la mencio de iu ajn el Viaj kreitoj kaj ĉiame kaj senfine restos Vi tia, kia Vi estas.
Mian tutan konfidon metas mi je Vi, mian vizaĝon turnas mi al Vi, firme tenas mi la kordonon de Via amema prizorgo, kaj rapidas mi al la ombro de Via kompato. Ne pelu min, seniluziigita, for el Via pordo, ho mia Dio, kaj ne detenu de mi Vian gracon, ĉar nur al Vi mi sopiras. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Donacema.
Laŭdo estu al Vi, ho Vi, Kiu estas la Amato de tiuj konantaj Vin!

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15996)

Multe da frostaj koroj, ho mia Dio, estas ekflamigitaj per la fajro de Via Kredo, kaj multajn dormantojn vekas la dolĉeco de Via voĉo. Kiom da vaguloj serĉas rifuĝon sub la ombro de la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj dum Viaj tagoj anhele strebas al la fonto de Viaj vivigaj akvoj!
Benata estas kiu direktas sin al Vi kaj hastas atingi la Tagiĝon de la lumoj de Via Vizaĝo. Benata estas kiu tutkore turniĝas al la Aŭrorejo de Via Revelacio kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas kiu sur Via vojo elspezas kion Vi donacas al li pere de Via malavaro kaj favoro. Benata estas kiu en sia korimpeta sopiro al Vi ĵetas for ĉion krom Vi. Benata estas kiu ĝuas konfidan komunecon kun Vi kaj senigas sin je ĉiuj ligoj al iu ajn krom Vi.
Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu, Kiu estas Via Nomo, Kiu, per la potenco de Via suvereneco kaj forto leviĝis super la horizonto de Sia prizono, ke Vi dekretu al ĉiuj kio konvenas al Vi kaj kio decas al Via supereco.
Via povo, vere, egalas al ĉio.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15997)

Ho Sinjoro! Ĉe Vi mi serĉas rifuĝon kaj al ĉiuj Viaj signoj mi direktas mian koron.
Ho Sinjoro! Ĉu vojaĝante aŭ hejme, dum mia okupiĝo aŭ mia laboro, metas mi mian tutan fidon je Vi!
Provizu, do, Vian sufiĉantan helpon al mi por igi min sendependa de ĉio, ho Vi, Kiu en Sia mizerikordo estas nesuperita!
Donacu al mi la porcion mian, ho Eternulo, kiel plaĉas al Vi, kaj igu min kontenta pri ĉio ajn de Vi dekretita por mi.
Via estas la absoluta aŭtoritato ordoni.

-The Báb
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15998)

Laŭdata kaj glorata estu Vi, ho Dio!
Faru ke rapide alproksimiĝu la tago de la atingo de Via sankta ĉeesto. Serenigu niajn korojn per la potenco de Via amo kaj bonplaĉo kaj donacu al ni firmecon por ke vole submetiĝu ni je Via Volo kaj Via Dekreto. Vere, Via scio ampleksas ĉion de Vi kreitan aŭ kreotan kaj Via ĉiela povo transcendas kion ajn Vi estigis aŭ estigos. Neniu estas kultinda krom Vi, neniu estas dezirinda krom Vi, neniu estas adorinda krom Vi kaj nenio estas aminda krom Via bonplaĉo.
Vere, estas Vi la supera Reganto, la Suverena Vero, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.

-The Báb
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#15999)

Ho Sinjoro! Kapabligu ĉiujn popolojn de la tero akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, por ke neniu kreito restu ekster la limoj de Via bonplaĉo.
De tempo nememorebla estas Vi potenca fari tion, kio plaĉas al Vi, kaj transcendas ĉion ajn dezirata de Vi.

-The Báb
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#16000)

Ho mia Dio, helpu Vian servanton levi alten la Vorton kaj refuti tion, kio estas vana kaj falsa, kaj establi la veron, dissemi la sanktajn versojn, riveli la splendojn kaj igi la matenan lumon aŭrori en la koroj de la fideluloj.
Vi, vere, estas la Malavara, la Pardonanta.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#16001)

Kiu ekas al vojaĝo ien por diskonigi la Kredon, tiu dum siaj vojaĝoj tra fremdaj landoj tage kaj nokte recitu tiun ĉi preĝon.
Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min ravita kaj altirita al Via glora regno, flamigita per la fajro de Via amo inter la homaro, heroldo de Via regno en tiuj ĉi grandaj kaj vastaj landoj, fortranĉita de ĉio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for de mia denaska hejmo, vagulo en tiuj ĉi regionoj, fremdulo falinta surteren, humila antaŭ Via supera Sojlo, obeema al la ĉielo de Via ĉiopova gloro, peteganta al Vi en la mezo de l’ nokto kaj je tagekiĝo, alvokanta kaj alpreĝanta Vin matene kaj vespere por grace helpi min servi Vian Kozon, disvastigi Viajn Instruojn kaj elstarigi Vian Vorton tra la Oriento kaj la Okcidento.
Ho, Eternulo! Fortigu mian lumbon, kapabligu min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj senhelpa en tiuj ĉi regionoj.
Ho, Eternulo! En mia forlasiteco donacu al mi komunecon kun Vi kaj en tiuj ĉi fremdaj landoj estu mia kompano.
Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio dezirata de Vi, kaj, vere, estas Vi la Ĉiopova, la Plej Potenca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#16002)

Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno en mia aflikto! Mia Ŝildo kaj mia Ŝirmo en miaj turmentoj! Mia Azilo kaj mia Rifuĝejo en horo de bezono, kaj en mia soleco mia Kompano! En mia angoro mia Konsolo kaj en mia izoliteco amema Amiko! La Foriganto de la doloregoj de miaj ĉagrenoj kaj la Pardonanto de miaj pekoj!
Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso kaj mia lango, ke Vi protektu min kontraŭ ĉio, kio spitas Vian volon en tiu ĉi ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de ĉia makulo malebliganta al mi eniri, senmakula kaj pura, la ombron de la arbo de Via graco.
Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn kaj kvietigu la brulantan soifon.
Feliĉigu la bruston, en kiu bruletas la fajro de Via amo, kaj ardigu ĝin per la flamo de Via ĉiela amo kaj spirito.
Vestu la tabernaklojn de l’ dia unueco per la robo de sankteco kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro.
Iluminu mian vizaĝon per la radiado de la astro de Via donacemo kaj grace helpu min servadi ĉe Via sankta sojlo.
Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitoj kaj permesu al mi fariĝi la signo de Via mizerikordo, la elmontranto de Via graco, la antaŭeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, vortiganta la memoron pri Vi, kaj forgesema pri tio mia, sed ĉiam atenta pri tio Via.
Ho Dio, mia Dio! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj graco kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj favoro.
Sub la ombro de Viaj ŝirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj ĵetu sur min la rigardon de Via ĉion-protektanta okulo.
Malligu mian langon por laŭdi Vian nomon inter Via homaro, ke leviĝu mia voĉo en grandaj kunvenoj kaj torentu el miaj lipoj la fluso de Via laŭdado.
Vi, vere, estas la Graca, la Glorata, la Potenca, la Ĉiopova.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#16003)

Ho Vi kompatema Dio! Dankoj estu al Vi ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantan okulon kaj donacis al mi aŭdantan orelon. Vi kondukis min al Via regno kaj gvidis min sur Vian padon. Vi montris al mi la ĝustan vojon kaj igis min eniri la arkeon de l’ saviĝo. Ho Dio! Lasu min resti neŝancelebla kaj igu min firma kaj fidela. Protektu min kontraŭ violentaj elprovoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo de Via Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca! Vi estas la Vidanta! Vi estas la Aŭdanta!
Ho Vi, la Kompatema Dio! Donacu al mi koron, kiu estu, kiel lampo, iluminita per la lumo de Via amo, kaj inspiru al mi pensojn kapablaj ŝanĝi la mondon al rozĝardeno per la elverŝoj de ĉiela graco.
Vi estas la Kompatema, la Mizerikorda! Vi estas la Granda Bonfara Dio!

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#16004)

Li estas la Plej Glora.
Ho mia Eternulo, mia Reĝo, mia Reganto kaj mia Suvereno! Mi alvokas Vin per mia lango, mia koro kaj mia animo, dirante: Vestu tiun ĉi Vian servanton per la robo de Via prizorgo, la vestaĵo de Via neelĉerpebla helpo kaj la kiraso de Via protekto. Asistu al li mencii Vin kaj glori Viajn virtojn inter Via popolo, kaj malligu lian langon por vortigi Vian gloradon kaj laŭdadon en ĉiu kunveno okazigita por celebri Vian unuecon kaj sanktecon. Estas Vi, vere, la Potenca, la Povoplena, la Plej Glora, la Mem-Ekzistanta.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Sindono, Persisto kaj Disvastigo de la diaj instruoj (#16005)

Ho Eternulo, nia Dio! Ni estas senpovaj – Vi estas la Sinjoro de l’ forto kaj potenco. Ni estas mizeraj – Vi estas la Ĉiopova, la Plej Glora. Ni estas povraj – Vi estas la Ĉion-Posedanta, la Plej Malavara. Grace asistu nin en nia servado al Via sankta Sojlo kaj helpu nin, per Via fortiga graco, adori Vin en la aŭrorejoj de Via laŭdado. Ebligu al ni disvastigi Viajn sanktajn aromojn inter Viaj kreitoj kaj fortigu niajn lumbojn por servi al Vi inter Viaj geservantoj, tiel ke gvidu ni ĉiujn naciojn al Via Plej Granda Nomo kaj konduku ĉiujn popolojn al la bordoj de la glora oceano de Via ununureco.
Ho Eternulo! Liberigu nin de la alligitecoj al la mondo kaj ĝiaj popoloj, de la devioj pasintaj kaj de la afliktoj ankoraŭ venontaj, ke leviĝu ni por elstarigi Vian Vorton kun pleja ĝojo kaj sereno kaj celebru Vian laŭdon tage kaj nokte, ke alvoku ni ĉiujn homojn al la vojo de l’ gvidado kaj igu ilin observi justecon, kaj ke ni ĉantu la versojn de Via unueco inter Via tuta kreitaĵo. Estas Vi potenca fari tion, kio plaĉas al Vi. Estas Vi, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

